La Turisma Oficejo, asocio lau lego de 1901, kreita en 1989, estas establita en la belegaj lokaloj de la Kastelo de Flers chemin du Chat Botté, FR-59650 Villeneuve-d'Ascq. Telefono : +33 3 20 43 55 75 Fakso : +33 3 20 91 28 28 La oficejo estas malfermata de mardo ghis vendredo de la 9a00 gis la 12a30 kaj de la 14a00 ghis la 18a00, kaj sabaton de la 9a00 ghis la 12a00.
La Turisma Oficejo estas konektita al la komputika reto de la aro de la turismaj oficejoj de la regiono Nord-Pas-de-Calais. Vi tiel povas ricevi la turisman informaron pri la regiono. Krome, chirkau 10 000 informojn pri nia lando vi povas ricevi dank' al la reto "Bonjour" (bonan tagon) de la Nacia Federacio de la Turismaj Oficejoj. Tial, se vi deziras plu ekkoni nian regionon, plani viajn venontajn feriadojn, sufichas al vi viziti la Turisman Oficejon.
Kiel aliri la Turisman Oficejon La Turisma Oficejo, asocio lau lego de 1901, kreita en 1989, estas establita en la belegaj lokaloj de la Kastelo de Flers chemin du Chat-Botté, FR-59650 Villeneuve-d'Ascq. La oficejo estas malfermata de mardo ghis vendredo de la 9a00 ghis la 12a30 kaj de la 14a00 ghis la 18a00, kaj sabaton de la 9a00 ghis la 12a00.
Traveturante Villeneuve-d'Ascq'n lau la bulvardo Boulevard du Breucq (vojo N 227), vi elvojigu ce la elirejo Sortie "Flers Château" ; poste, vi veturu en la direkto al Flers Château. Che la trafikcirklo vi veturu rekte antauen, kaj poste turnu en la duan maldekstran straton, nome Rue de la Chevalerie. Parku sur la dua maldekstra autoparkejo. Jen vi trafis ! De tie vi vidas la kastelon je 100 metroj for ; ghi estas alirebla nur piede. Aliri per publikaj transportiloj Veturu per metroo lau la linio 1 en la direkto al Quatre Cantons. Elvagonighu ce la metrostacio Pont de Bois. De tie la buso numero 41 (foriro ciujn 10 minutojn) vin veturigas ce la haltejon Château dum 5 minutoj. Vi tiam piediru 100 metrojn por atingi la Kastelon de Flers.
Priskribo de la vidindajoj
Kastelo de Flers Kastelo el la 17a jarcento, renovigita en 1991, ghi hodiau sirmas arkeologian muzeon kaj portempajn ekspoziciojn, akceptajn salonojn, municipajn servojn kaj la sidejon de la Turisma Oficejo. Senpagaj vizittagoj tie okazas regule dum la jaro.
Mueleja Muzeo La Mueleja Muzeo proponas al la vizitantoj ekkonigi la muelejan mondon, kaj precipe, en agrabla loko apud la Urba Parko, malkovrigi tute eksterordinaran ensemblon : du pivot-muelejoj, en kiuj estas la ununura funkciiva tordilo en la mondo, hidraulika klinmartelo, diversspecaj mekanismoj, muelshtonoj, eksterordinara aro da carpentaj iloj kaj multaj ajhoj devenantaj el samregionaj muelejoj. Anaspio : arkeologia parko Tie estas fidele rekonstruitaj lau reala grandeco malnovaj konstruajoj, kiujn oni eltrovis okaze de arkeologiaj prifosadoj. Ankorau realigate, tiu 6-hektara parko priskribos c. 6.000 jarojn da evoluo de la nordfrancia loghantaro, de Neolitiko ghis fino de Mezepoko ; tio pere de dudeko da konstruajhoj.
Rose des Vents (Ventorozo) Tiu nacia scenejo malkashigas siajn kulisojn al la vizitantoj. Vi ekvidos la alian flankon de teatrejo kaj la arton enscenigi : teatron vi ne plu sammaniere rigardos ! Stadiono Nord Tiu 25.000-sidloka atletisma stadiono, inaugurita en 1976, elpensita de Sinjoro Taillibert (kiu ankau kunelpensis la stadionon Parc des Princes de Parizo kaj la Olimpikan Stadionon de Montrealo), chiujare akceptas naciajn kaj internaciajn okazajhojn, inter kiuj la famkonata atletisma renkontigho de junio. Entreprenoj Villeneuve-d'Ascq enhavas 11 aktiv-areojn kaj -parkojn, sur entute 300-hektara surfaco. La entreprenoj estas multaj, divers-ampleksecaj. Iuj vizitigas sin kaj ekspozicias siajn kompetentecojn, adaptighante al ciaj publikoj. Lerneja Muzeo Ene de la malnova lernejo Pasteur neuzata de 1979, nun estiblighis muzea klascambro fidele rekonstruita por konservi la memoron de ties iama lerneja aktiveco. Dum tiu ci vizito vi revivos kurson kiel tiujn de la 1930aj jaroj, ekde la tinto de la sonorilo ! Memoriga Ensemblo Memore al la masakro de Ascq, en kiu maljuste mortis 86 viktimoj dum la palmofesta nokto 1944 lau la fervojlinio. Muzeo omage agnoskas tiujn homojn pere de objektoj apartenintaj al kelkaj forpasintoj, kaj atestas kontrau la milito. Ardea Farmejo Ce la orienta ekstremo de la Lago Ardea, tiu pedagogia loko, alnomita "Lernejo de naturo", estas tauge aranghita por la akcepto de la publiko : vi tie havos ampleksan elekteblecon inter prelegoj kaj ekspozicioj pri la regionaj bestaro kaj vegetajaro. La farmejo shirmas ankau la flegocentron por la vunditaj birdoj, kiun administras la Nordfranca Ornitologia Grupo.
Tuttaga Pasporto (Pass' Journée)
La Turisma Oficejo al vi proponas antaufiksitan prezon "Tago por malkovri la urbon", cele al la unuopuloj, paroj kaj familioj... (Ghi celas ankau la grupojn.) Ghi ebligas viziti 4, 3 au 2 muzeojn de la urbo, nome :
... kaj tagmanghi en unu el la 6 restoracioj-partneroj... Tiu chi pasporto estas acetebla ce la Turisma Oficejo, je la prezo :
Jen originala ideo de donaco por doni al siaj amikoj au sia familio... !
Retour au sommaire |